Saltu al enhavo

Hasano la 2-a (Maroko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
al-Hasan ibn Muhammad
الحسن الثاني بن محمد
Reĝo de Maroko
Hasano la 2-a de Maroko dum vizito al Usono en 1983
Hasano la 2-a de Maroko dum vizito al Usono en 1983
Regado 1961-1999
Antaŭulo Mohamedo la 5-a, unue sultano kaj poste reĝo de Maroko, lia patro
Sekvanto Mohamedo la 6-a, lia filo
Ceteraj titoloj Amir al-mu'minin ("princo de la kredantoj")
Persona informo
الحسن الثاني بن محمد
Naskiĝo 9-an de julio 1929 (1929-07-09)
en Rabato
Morto 23-an de julio 1999 (1999-07-23) (70-jaraĝa)
en Rabato
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Maŭzoleo de Mohamedo la 5-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj arabaanglafranca vd
Ŝtataneco Maroko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Collège Royal (en) Traduki
Imperia Kolegio Londona
Universitato de Bordozio - juro Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hasano la 2-a (Maroko)
Familio
Dinastio Alaŭia dinastio vd
Patro Mohamedo la 5-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Lalla Abla bint Tahar (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj princo Moulay Abdallah, princino Lalla Amina, princino Lalla Fatima Zohra, princino Lalla Aïcha, princino Lalla Nuzha kaj princino Lalla Malika Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Lalla Latifa Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Mohamedo la 6-a, princino Lalla Asma, princino Lalla Meryem, Princo Moulay Rachid, princino Lalla Hasna Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo entreprenisto
diplomato
Kanceliero
ŝtatreprezentanto
politikisto
monarko
militestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de Maroko
Dum 1961–1999
Antaŭulo Mohamedo la 5-a
Sekvanto Mohamedo la 6-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Al-Hasan ibn MuhammadHasano la 2-a (arabe الحسن الثاني بن محمد, al-Ḥasan aṯ-ṯānī ibn Muḥammad; naskiĝis la 9-an de julio 1929 en Rabat, Maroko, mortis la 23-an de julio 1999 samloke) estis reĝo de Maroko ekde 1961 ĝis sia morto. Li estis la plej aĝa filo de Mohamedo la 5-a, sultano unue kaj reĝo poste de Maroko. Li kaj Husejn la 1-a de Jordanio en la araba mondo konsideriĝas du tiutempaj regantoj, kiuj estu rektaj posteuloj de la profeto Mohamedo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis sendita al ekzilon en Madagaskaro de la francaj aŭtoritatoj en 1953 kun lia patro la reĝo Mohamedo la 5-a, kvankam oni permesis al li reveni en 1955, kiam oni setligis la regnon de Maroko. Dum la insurekcio de 1956, li estris la subpremadon kontraŭ la insurekciantaj berberoj de la montaroj de Rif. Li estis proklamata princo en 1957, kaj iĝis reĝo post la morto de sia patro en 1961.

Li ordonis la kidnapon la 29-an de oktobro 1965 antaŭ la pariza restoracio Lipp de Mehdi Ben Barka, demokrata maroka estro, kiu de tiam malaperis porĉiame.

Lia konservativa registaro fortigis la situacion de la dinastio de alauioj, kaj aneksigis la teritorion de la Okcidenta Saharo pere de la tiel nomata "Verda Marŝo" de 1975. Li funkciigis en Marokon la parlamentan sistemon kie li mem ĝuis privilegiojn kaj la Majzen, aŭ tradicia tavolo ligata al la reĝo, funkciis kiel paralela ŝtato. Teorie temis pri parlamenta sistemo kiu praktike funkciis kiel absoluta monarkio pli ol kiel konstitucia ŝtato de tipo eŭropa; krome la reĝa familio estas posedanto rekte de granda parto de la teritorio, industrio kaj financaj resursoj de la lando. Dum lia regado ekzistis kruela politika subpremado kiu malaperigis multajn centojn de personoj. Post lia morto, lia sukcedanto devis reagi al la sociaj postuloj pri tiu afero kaj eĉ krei instituciaj priserĉado kaj kompenso al viktimoj.

Li suferis diversajn klopodojn murdi lin el kiuj li sukcese kaj preskaŭ mirakle eskapis, kio estis uzata por elstarigi imagon de sankta aŭ dielektita gravulo. Krom reĝo li estis ankaŭ amir al-mu'minin ("princo de la kredantoj"), titolo kiu historie korespondis al kalifoj kaj nuntempe ekzistas nur en Maroko. Iam la puĉistoj (estrataj fakte de la preskaŭ vicreĝo de la monarko, nome generalo Mohamedo Ufkiro) estis tiom certaj ke la reĝo ne survivis ke eĉ oni anoncis la proklamon de la respubliko per la radioj de la lando.

Gefiloj de Hasano la 2-a

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Abdallah Laroui: Marruecos y Hassan II : un testimonio. Madrido: Siglo XXI, 2007
  • Agnès Bensimon: Hassan II et les juifs : histoire d'une émigration secrète : essai. Parizo: Éditions du Seuil , 1991
  • Arturo de Sienes: Hassan II, Amir Al-Muminin. Madrido: Barbarroja , 1999
  • Conferencias hassaníes : conferencias religiosas pronunciadas ante el Emir de los Creyentes su majestad el rey Hassan II [...]. Reĝlando Maroko: Ministerio de Islamaj Aferoj, 1988
  • Discours et interviews de S.M. le Roi Hassan II. Rabato: Ministerio de Informoj, 1993
  • España en el pensamiento político de Hassan II. Madrido: ambasadejo de Maroko, 1979
  • Hassan II: la memoria de un rey: entrevistas con Eric Laurent, traduko de Manuel Serrat Crespo; prologo de José Luis de Vilallonga. Barcelono: Ediciones B, 1994
  • Hassan II: El desafío. [traduko de la franca de Mohamed Melehi ; traduko al hispana de Víctor Alba]. Barcelono: Libergraf, 1988
  • La marche verte ou la philosophie de Hassan II. [préface: Maurice Druon; historique: Rachid Lazrak ; Hassan II, premier volontaire: Geneviéve Moll; réalisation: Mohamed Maradji. Parizo: PAC Éditions, 1977
  • Le pensée de Hassan II: authenticité et renouveau : session d'avril 2000: le vingtième anniversaire de l'Académie: Rabat, 24 avril 2000. Rabato: Académie du Royaume du Maroc, 2000
  • The challenge: the memoirs of King Hassan II of Morocco, traduko de Anthony Rhodes. Londono: MacMillan London Limited, 1978

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]